XV
LA SESA planedo estis dekoble pli vasta. Gxi estis lo-
gxata de maljuna sinjoro, kiu verkis dikegajn librojn.
"Nu! Jen esploristo!" li ekkriis, kiam li ekvidis la
etan princon.
La eta princo sidigxis sur la tablon kaj iomete an-
helis pro laceco. Li jam tiom vojaxis!
"De kie vi venas?" demandis la maljuna sinjoro.
"Kio estas tiu dika libro?" diris la eta princo.
"Kion vi faras tie cxi?"
"Mi estas geografo," diris la maljuna sinjoro.
"Kio estas geografo?"
"Geografo estas klerulo, kiu scias, kie trovigxas
maroj, riveroj, urboj, montoj kaj dezertoj."
"Tio cxi estas tre interesa," diris la eta princo.
"Jen fine vera profesio!"
Kaj li jxetis cxirkałrigardon sur la planedon de la geo-
grafo. Li ankorał neniam vidis tiel majestan planedon.
"Estas tre bela via planedo. Cxu estas oceanoj sur
gxi?
"Mi ne povas scii tion," diris la geografo.
"Kaj urboj, riveregoj, dezertoj?"
"Ankał tion mi ne povas sii," diris la geografo.
"Sed vi estas geografo!"
"Gxuste," diris la geografo, "sed mi ne estas esplo-
risto. Esploristoj tute mankas al mi. Ne geografoj kal-
kulas urbojn, riveregojn, montojn, marojn, oceanojn kaj
dezertojn. Geografo estas tro grava persono por vagadi.
Li ne forlasas sian skribotablon, sed tie akceptas es-
ploristojn. Li pridemandas ilin kaj notas iliajn rememo-
rojn. Kaj, se la rememoroj de iu el ili sxajnas al li
interesaj, la geografo enketas pri la moraleco de la es-
ploristo.
"Kaj do?"
"Cxar esploristo, kiu mensogus, kałzus katastrofojn
en libroj pri georafio. Kaj ankał esploristo, kiu drin-
kus."
"Kaj do?" diris la eta princo.
"Cxar la ebriuloj vidas duige. Tiam la geografo no-
tus du montojn tie, kie estas nur unu."
"Mi konas iun, kiu estus malbona esploristo," diris
la eta princo.
"Povas esti. Do, kiam la moraleco de la esploristo
sxajnas bona, oni enketas pri lia eltrovo."
"Cxu vi iras tien por rigardi?"
"Ne. Tio estus tro komplika. Sed oni postulas de la
esploristo, ke li donu pruvojn. Se ekzemple temas pri
eltrovo de granda monto, oni postulas, ke li alportu el
gxi grandajn sxtonojn."
La geografo subite ekscitigxis.
"Sed vi mem venas de malproksime! Vi estas esplori-
sto! Priskribu al mi vian planedon!"
Kaj la geografo malfermis sian registron kaj pinti-
gis sian krajonon. Oni skribas la esploristajn rakontojn
unue per krajono. Oni atendas por skribi per inko gxis
la esploristo estos alportinta pruvojn.
"Nu?" ekdemandis la geografo.
"Ho, cxe mi," diris la eta princo, "ja ne estas tre
interese, kaj estas ege malgrande. Mi havas tri vulkano-
jn. Du aktivaj kaj unu estingita. Sed oni neniam scias!"
"Oni neniam cias," ripetis la geografo.
"Mi ankał havas unu floron."
"Ni ne notas florojn," diris la geografo.
"Kial do? Ili estas la blej bela afero."
"Cxar la floroj estas eferemaj."
"Kion signifas eferema?"
"Libroj pri geografio," diris la geografo, "estas la
la plej valoraj el cxiuj libroj. Ili neniam elmodigxas.
Tre malofte okazas, ke monto alilokigxas. Tre malofte
okazas, ke oceano elsekigxas. Ni priskribas eternajxojn."
"Sed estingitaj vulkanoj povas vekigxi," interrompis
la eta princo. "Kion signifas efemera?"
"Cxu vulkanoj estas estingitaj ał aktivaj, estas sa-
me koncerne nin," diris la geografo. "Kio gravas por ni,
estas la montoj. Ili ne sxangxixas."
"Sed, kion signifas efemera?" denove demandis la eta
princo, kiu dum sia vivo neniam rezignas demandon, unu-
foje farinte gxin.
"Tio signifas ion, kio estas minacata de baldała for-
paso."
"Cxu mia floro estas minacata de baldała forpaso?"
"Tutcerte."
"Mia floro estas efemera," diris la eta princo, "kaj
gxi havas nur kvar dornojn por sin defendi kontrał la
mondo! Kaj mi lasis gxin tute sola!"
"Tiel li unuafoje ekbedałris. Sed li tuj rekuragxi-
gxis.
"Kion vi konsilas, ke mi vizitu?" li demandis.
"La planedon Tero," respondis la geografo. "Gxi ha-
vas bonan reputacion..."
Kaj la eta princo foriris, meditante pri sia floro.


