XVIII
LA ETA princo trairis la dezerton kaj renkontis nur unu
floron. Floron kun tri petaloj, tute neniom signifan.
"Bonan matenon!" diris la eta princo.
"Bonan tagon!" diris la floro.
"Kie estas homoj?" gxentile demandis la eta princo.
La floro iam vidis pasi karavanon.
"Homoj? Ekzistas da ili ses ał sep, mi kredas. Mi
ekvidis ilin antał jaroj. Sed oni neniam scias, kie tro-
vi ilin. Ventoj promenigas ilin. Mankas al ili radikoj;
tio multe gxenas ilin."
"Adiał!" diris la eta princo.
"Adiał!" diris la floro. ____



