XXI

EN TIU momento aperis la vulpo:
    "Bonan tagon!" diris la vulpo.
    "Bonan tagon!" gxentile respondis la eta princo.
Li turnigxis, sed nenion vidis.
    "Mi estas tie cxi sub la pomarbo," diris la vocxo...
    "Kiu vi estas?" diris la eta princo. "Vi estas sufi-
cxe beleta..."
    "Mi estas vulpo," diris la vulpo.
    "Venu ludi kun mi," proponis al gxi la eta princo.
"Mi estas tiel malgaja!..."
 
    "Mi ne povas ludi kun vi," diris la vulpo. "Mi ne
estas malsovagxigita."
    "Ha, pardonu," diris la eta princo.
    Sed post pripenso li aldonis:
    "Kion signifas malsovagxigi?"
    "Vi ne estas cxi-tiea," diris la vulpo.  "Kion vi
sercxas?"
    "Mi sercxas homojn," diris la eta princo. "Kion sig-
nifas malsovagxigi?"
    "La homoj," diris la vulpo, "havas pafilojn kaj cxa-
sas. Kia gxenajxo! Ili ankał bredas kokinojn. Tio estas
ilia sola intereso. Cxu vi sercxas kokinojn?"
    "Ne," diris la eta princo. "Mi sercxas amikojn. Kion
signifas malsovagxigi?"
    "Tio estas tro forgesata afero," diris la vulpo.
"Tio signifas krei rilatojn..."
    "Krei rilatojn?"
    "Kompreneble," diris la vulpo. "Vi ankorał estas por
mi nur knabeto tute simila al cent mil knabetoj. Kaj mi
ne bezonas vin. Kaj ankał vi ne bezonas min.  Mi estas
por vi nur vulpo simila al cent mil vulpoj. Sed, se vi
malsovagxigos min, ni bezonos nin reciproke.  Vi estos
por mi unika en la mondo.  Mi estos por vi unika en la
mondo."
    "Mi ekkomprenas," diris la eta princo.  "Mi konas
certan floron... mi kredas, ke gxi malsovagxigis min..."
    "Kredeble," diris la vulpo. Oni vidas sur Tero cxia-
jn aferojn..."
    "Ho, tio ne estas sur Tero," diris la eta princo.
  
La vulpo sxajnis tre scivola:
"Cxu sur alia planedo?" 
"Jes."
"Cxu estas cxasistoj sur tiu
planedo?"
"Ne."
"Jen interesa afero! Kaj cxu
estas kokinoj?"
"Ne."
"Nenio estas perfekta," suspi-
ris la vulpo.
    Sed gxi revenis al sia ideo:
    "Mia vivo estas monotona. Mi cxasas kokinojn kaj
homoj cxasas min. Cxiuj kokinoj similas unuj al aliaj,
kaj cxiuj homoj ankał. Do mi iom enuas. Sed, se vi mal-
sovagxigos min, mia vivo estos kvazał suna.  Mi konos
sonon de pasxoj, kiuj distingigxas de cxiuj aliaj.  La
aliaj pasxoj forpelas min en grundon.  Viaj vokos min
kiel muziko por iri el mia ternesto. Kaj rigardu! Cxu vi
vidas tie tritikajn kampojn? Mi ne mangxas panon. Triti-
ko estas por mi senutila.  Tritikaj kampoj memorigas min
pri nenio. Kaj tio estas malgaja! Sed vi havas orajn ha-
rojn. Estos mirinde post kiam vi malsovagxigos min! Ora
tritiko memorigos min pri vi.  Kaj mi amos la susuron de
vento en tritiko..."
    La vulpo eksilentis kaj longe rigadis la etan prin-
con:
    "Mi petas... malsovagxigu min!" gxi diris.
    "Volonte!" respondis la eta princo, "sed mi ne havas
multe da tempo. Mi devas trovi amikojn kaj lerni multajn
aferojn."
    "Oni konas nur tion, kion oni malsovagxigis," diris
la vulpo. "La homoj ne plu havas tempon por ion ajn koni.
Ili acxetas tute pretajn objektojn cxe vendistoj.  Sed,
cxar amikvendistoj ne ekzistas, homoj ne plu havas ami-
kojn. Se vi volas amikon, malsovagxigu min!"
    "Kion necesas fari?" demandis la eta princo.
    "Necesas esti tre pacienca,"  respondis la vulpo.
"Unue vi sidigxu iom malproksime de mi, tiele, sur la
herbo. Mi rigardos vin oblikve, sed vi nenion diros. Pa-
roloj estas fonto de miskomprenoj. Sed cxiutage vi povos
sidigxi iomete pli proksime..."
    La morgałan tagon la eta princo revenis.
    "Prefere vi revenu cxiam je la sama horo," diris la
vulpo. "Se ekzemple vi venos je la kvara posttagmeze, mi
komencos esti felicxa ekde la tria. Ju pli antałen pasos
la tempo, des pli felicxa mi sentos min. Jam je la kvara
mi estos tremetanta kaj maltrankvila; mi malkovros la
valoron de la felicxo! Sed, se vi venos iam ajn, mi ne-
niam scio por kiu horo prepari mian koron al felicxo...
Ritoj necesas..."
    "Kio estas rito?" diris la eta princo.
    "Tio ankał estas tro forgesita afero," diris la vul-
po, "Tio, kio distingas unu tagon de la aliaj. Miaj cxa-
sistoj ankał respektas riton. Cxiun jałdon li dancas kun
knabinoj en la vilagxo. Tial jałdo estas mirinda tago!
Mi iras promeni gxis la vitejo. Se la cxasistoj dancus
iam ajn, la tagoj estus cxiuj similaj, kaj mi neniel ha-
vus feriojn."
     
    Tial la eta princo malsovagxigis la vulpon. Sed al-
proksimigxis la horo de la foriro:
    "Ho," diris la vulpo... "Mi ploros."
    "Estas via kulpo,"  diris la eta princo, " mi ne de-
ziris por vi malbonon, sed vi voli,  ke mi malsovagxigu
vin..."
"Certe," diris la vulpo.
"Sed vi ploros!" diris la eta princo.
"Certe," diris la vulpo.
"Do, vi gajnas nenion!"
"Mi gajnas ion," diris la vulpo, "pro la koloro de la
tritiko." Kaj gxi aldonis:
    "Iru revidi la rozojn! Vi komprenos, ke la via estas
unika en la mondo. Revenu por adiałi, kaj mi danacos al
vi sekreton."

    La eta princo iris revidi la rozojn:
    "Vi tute ne similas mian rozon, vi ankał estas neni
-o," li diris al ili.  "Neniu vin malsovagxigis, kaj vi
neniun malsovagxigis. Vi estas kiel estis mia vulpo. Gxi
estis nur vulpo simila al cent mil aliaj.  Sed gxi fari-
gxis mia amiko kaj gxi nun estas unika en la mondo."
    Kaj la rozoj estis tute konsternitaj.
    "Vi estas belaj sed malplenaj," li dałrigis. "Oni ne
povas morti por vi. Kompreneble, ordinara pasanto kredus,
ke mia propra rozo similas vin. Sed gxi sola pli gravas
ol vi cxiuj, cxar gxi estas tiu, kiun mi akvumis.  Cxar
gxi estas tiu, kiun mi metis sub la klosxon. Cxar gxi es-
tas tiu, kiun mi sxirmis per la ventsxirmilo.  Cxar gxi
estas tiu, kies rałpojn mi mortigis (escepte de du ał tri
farigxontaj papilioj). Cxar gxi estas tiu, kiun mi ałs-
kultadis, kiam gxi plendadis ał fanfaronadis, ał ecx, ia-
foje, kiam gxi silentis. Cxar gxi estas mia rozo!"

    Kaj li revenis al la vulpo:
    "Adiał," li diris....
    "Adiał," diris la vulpo. "Jen mia sekreto. Gxi estas
tre simpla: oni bone vidas nur per sia koro.  La esenco
estas nevidebla per okuloj."
    "La esenco estas nevidebla per okuloj,"  ripetis la
eta princo por memori.
    "La homoj forgesis cxi tiun verajxon," diris la vul-
po. "Sed vi ne forgesu gxin. Vi farigxas por cxiam res-
pondeca por tio, kion vi malsovagxigis. Vi estas respon-
deca por via rozo..."
    "Mi estas respondeca por mia rozo..." ripetis la eta
princo por memori.