XXII

"BONAN TAGON!" diris la eta princo.
    "Bonan tagon!" diris la relsxangxisto.
    "Kion vi faras cxi tie?" demandis la eta princo.
    "Mi apartigas vojagxantojn po kapoj da mil unuoj,"
diris la relsxangxisto. "Mi ekspedas, jen dekstren, jen
maldekstren, la trajnojn, kiuj forportas ilin."
    Kaj lumanta rapidvagonaro, mugxanta kiel fulmotondro,
tremigis la budon de la relsxangxisto.
    "Ili certe urgxigxas," diris la eta princo. "Kion ili
sercxas?"
    "Tion ne scias ecx la lokomotivestro," respondis la
relsxangxisto.
    Kaj en la inversa direkto mugxis dua lumanta rapid-
vagonaro.
    "Cxu ili jam revenas?" demandids la eta princo.
    "Ili ne estas la samaj,"  diris la relsxangxisto.
"Temas pri intersxangxo."


       

    "Cxu ili ne estis kontentaj tie, kie ili estis?"
    "Oni neniam estas kontenta tie, kie oni estas," di-
ris la relsxangxisto.
    Kaj kiel fulmotondro mugxis tria lumanta rapidvagon-
aro.
    "Cxu ili postsekvas la unuajn vagonarojn?" demandis
la eta princo.
    "Ili postsekvas nenion ajn," diris la relsxangxisto.
"Ili tie dormas ał oscedas. Nur la infanoj platigas sia-
jn nazojn sur la fenestroj."
    "Nur la infanoj scias, kion ili sercxas,"  diris la
eta princo. "Ili dedicxas tempon al pupo el cxifonoj,
kaj gxi farigxas tre grava, kaj se oni forprenas gxin de
ili, ili ploras..."
    "Ili havas fortunon," diris la relsxangxisto.