XXV
"HOMOJ," diris la eta princo, "ensxtopas sin en rapid-
vagonarojn, sed ili ne plu scias, kion ili sercxas. Tiam
ili agitigxas kaj rondiras..."
Kaj li aldonis:
"Ne indas..."
La puto, kiun ni atingis, ne similis al saharaj pu-
toj. Saharaj putoj estas nuraj truoj fositaj en la sablo.
Tiu cxi similis al vilagxa puto. Sed tie estis neniu vi-
lagxo, kaj mi pensis, ke mi nur songxas.
"Estas strange," mi diris al la eta princo, "cio es-
tas preta: pulio, sitelo kaj sxnuro..."
Li ridis, tusxis la sxnuron, ludigis la pulion. Kaj
la pulio knaris kiel malnova ventoflago, kiam vento lon-
ge dormis.
"Cxu vi ałdas?" diris la eta princo," ni jxus vekis
tiun puton, kaj gxi kantas..."
Mi ne volis ke li strecxigxu:
"Lasu min fari," mi diris, "tio tro pezas por vi."
Malrapide mi suprentiris la sitelon gxis la rando de
la puto. Tie mi tute stabligis gxin. En miaj oreloj dał-
re sonis la kanto de la pulio, kaj en la ankorał treman-
ta akvo mi vidis tremetantan sunon.
"Mi sojfas tiun cxi akvon," diris la eta princo,
"donu al mi por trinki!..."
Kaj mi komprenis, kion li sercxis.
Mi levis la sitelon gxis liaj lipoj. Trinkante li
fermis siajn okulojn. Tio estis dolcxa kiel festo. Tiu
akvo ja estis io alia ol nura nutrajxo. Gxi estis naski-
ta el vojirado sub steloj, el kanto de pulio, el strecxo
de miaj brakoj. Gxi estis por la koro bona kiel donaco.
Kiam mi estis knabeto, la lumo de la Kristarbo, la muzi-
ko de la meznokta meso kaj la dolcxeco de la ridetoj,
same donis radiadon al la Kristnaska donaco, kiun mi ri-
cevis.
"Homoj cxe vi kulturas kvin mil rozojn en unu gxar-
deno," diris la eta princo, " ...kaj tamen ili tie ne
trovas, kion ili sercxas."
"Ili ne trovas tion," mi respondis.
"Kaj ja ili povus trovi, kion ili sercxas, en unu
sola rozo ał en iom da akvo..."
"Certe," mi respondis.
Kaj la eta princo aldonis:
"Sed la okuloj estas blindaj, necesas sercxi per la
koro."
Mi estis trinkinta. Mi spiris bone. Tagigxe la cxie-
lo estis mielkolora. Mi felicxis ankał pro tiu miela ko-
loro. Kial do mi eksentis angoron?
"Necesas, ke vi plenumu vian promeson," dolcxe diris
al mi la eta princo, kiu denove sidigxis apud mi.
"Kiun promeson?"
"Vi scias... busxumon por mia sxafeto... mi estas
respondeca pri tiu floro!"
Mi elposxigis miajn skizojn. La eta princo ekvidis
ilin kaj diris ridante:
"Viaj baobaboj iom similas al brasikoj..."
"Ho!"
Mi, tiel multe fiera pro miaj baobab-desegnoj!
"Pri via vulpo... la oreloj iom simila al kornoj...
kaj estas tro longaj!"
Kaj li denove ridis.
"Vi estas maljusta, etulo, mi nenion sciis desegni
krom fermitaj kaj malfermitaj boaoj."
"Ho, tio tałgos," li diris, "la infanoj scias."
Do mi desegnis busxumon. Kaj, donante gxin al li, mi
sentis korpremon:
"Vi havas projekton, kiun mi ne konas..."
"Sciu, ke morgał estos la datreveno de mia falo sur
la Teron..."
Kaj post silento li diris ankorał:
"Mi falis proksime de cxi tie..."
Kaj li rugxigxis.
Denove, ne komprenante kial, mi sentis strangan an-
koron. Tamen demando venis en mian menson:
"Do, ne estis hazardo, ke vi promenis tute sola, mil
mejlojn malproksime de cxiuj enlogxigitaj landoj, tiam
matene antał ok tagoj, kiam mi konatigxis kun vi. Cxu vi
tiam estis reiranta direkte al via falpunkto?"
La eta princo denove rugxigxis.
Kaj hezite mi aldonis:
"Eble pro la datreveno?"
La eta princo refoje rugxigxis. Li neniam respondis
al demandoj, sed kiam oni rugxigxas, tio signifas "jes",
cxu ne?
"Ha!" mi diris al li, "mi timas..."
Sed li respondis al mi:
"Nun vi devas labori. Vi devas reiri al via masxino.
Mi atendos vin cxi tie. Revenu morgał vespere!..."

