XXVI
APUD la puto estis ruino de malnova sxtona muro. Kiam la
sekvantan tagon vespere mi revenis de mia laboro, mi ek-
vidis de malproksime mian etan princon sidantan tie su-
pre, kun kruroj pendantaj. Kaj mi aùdis lin paroli:
"Cxu vi do ne memoras pri tio? Tio estis ne gxuste
cxi tie!"
Alia vocxo sendube respondis al li, cxar li kontraù-
diris:
"Jes ja! Jes ja! Ja estas la tago, sed cxi tie ne
estas la loko..."
Mi plue iris direkte al la muro. Mi ankoraù neniun
vidis, nek aùdis. Tamen la eta princo denove respondis:
"... Certe. Vi vidos, kie trovixas sur la sablo la
komenco de miaj piedsignoj. Nur tie atendu min. Mi estos
tie cxi-nokte."
Mi estis je dudek metroj de la muro kaj mi ja anko-
raù nenion vidis.
Post silenta momento la eta princo daùrigis:
"Cxu vi havas bonan venenon? Cxu vi estas certa,
ke vi ne longe suferigos min?
Mi haltis korpremite, sed mi ankoraù ne komprenis.
"Nun foriru!" li diris... "Mi volas reiri malsupren!"
Tiam mi mem ekrigardis la piedon de la muro kaj mi
eksaltis! Tie estis, levixanta kontraù la eta princo, u-
nu el tiuj flavaj serpentoj, kiuj ekzekutas vin en tridek
sekundoj. Penante elposxigi mian revolveron, mi ekkuris,
sed, aùdante la bruon, la serpento lasis sin malrapide
glitfali en la sablon kiel malaperanta fonto kaj, ne tro
rapide, trasxovigxis kun metala susuro inter sxtonoj.
Mi alkuris la muron gxustatempe por kapti en brakumon
mian princan etulon tiel palan, kiel negxo.
"Kia afero! Nun vi parolas kun serpentoj!"
Mi demetis lian cxiaman orkoloran fulardon. Mi malse-
kigis liajn tempiojn kaj mi trinkigis lin. Kaj tiam mi
nenion plu kuragxis demandi lin. Li rigardis min grave
kaj brakumis mian kolon. Mi sentis lian koron bati kiel
koreto de pafita, mortanta birdeto. Li diris al mi:
"Mi estas kontenta, ke vi trovis tion, kio mankis al
via masxino. Vi povos reiri hejmen..."
"Kiel vi scias tion?"
Mi ja venis por anonci al li, ke malgraù cxiuj miaj
malesperoj mi sukcesis mian laboron!
Li nenion respondis al mia demando, sed aldonis:
"Ankaù mi hodiaù reiros hejmen..."
Kaj melankolie:
"Estas multe pli malproksime... multe pli malfacile..."
Mi sentis, ke io eksterordinara okazas. Mi premis
lin en miaj brakoj kiel infaneton, kaj tamen sxajnis al
mi, ke li glitas suben en abismon kaj mi ne povas fari
ion ajn por lin reteni...
Lia rigardo estis serioza, perdigxanta en malproksi-
mecon.
"Mi havas vian sxafeton. Kaj mi havas la keston por
la sxafeto. Kaj ankaù la busxumon..."
Kaj li malgaje ridetis.
Mi longe atendis. Mi sentis, ke li iom post iom re-
vigligxas.
"Vi timis, etulo..."
Li timis, kompreneble! Sed li dolcxe ridis:
"Mi ankaù pli multe timos hodiaù vespere..."
Denove mi sentis min frosta pro la konscio de io ne-
kompensebla. Kaj mi komprenis, ke mi ne povas ecx pensi,
ke mi neniam plu aùdos tiun ridon. Gxi estis por mi kva-
zaù fonteto en dezerto.
"Etulo, mi ankoraù volas aùdi vin ridi..."
Sed li diris al mi:
"Tiun cxi nokto unu jaro estas pasinta. Mia stelo
trovigxas super la loko, kien mi falis lastan jaron..."
"Etulo, cxi tiu afero pri serpento kaj rendevuo kaj
stelo estas malbona songxo, cxu ne?"
Sed li ne respondis al mia demando. Li diris:
"Kio estas grava, tio ne videblas..."
"Certe..."
"Estas kiel pri tiu floro. Se vi amas floron, kiu
trovigxas sur iu stelo, placxas al vi rigardi la cxielon
dumnokte. Cxiuj steloj estas florumitaj..."
"Certe..."
"Estas same kiel pri akvo. Tiu, kiun vi donis al mi
por trinki, estis kvazaù muziko pro la pulio kaj la sxnu-
ro... Vi memoras... gxi estis bongusta."
"Certe..."
"Nokte vi rigardos stelojn. La mia estas tro eta,
por ke mi povu montri gxin al vi. Estas pli bone tiel.
Mia stelo estos por vi unu el la steloj. Tial vi sxatos
rigardi cxiujn stelojn... Ili cxiuj estos viaj amikoj.
Kaj krome mi donos al vi donacon..."
Li denove ridis.
"Ha, etulo, etulo, mi amas aùdi vian ridon!"
"Gxuste gxi estos mia donaco... estos kiel pri tiu
akvo."
"Kion vi volas diri?"
"Homoj havas stelojn, kiuj ne estas samaj. Por tiuj,
kiuj vojagxas, steloj estas gvidantoj. Por aliaj ili es-
tas nur malgrandaj lumoj. Por aliaj, kiuj estas sciencis-
toj, ili estas problemoj. Por mia negocisto ili estis
oro. Sed cxiuj tiuj steloj silentas. Vi mem havos stelo-
jn, kiajn neniu alia havas..."
"Kion vi volas diri?"
"Kiam vi rigardos la cxielon dumnokte, cxar mi logxos
sur unu el la steloj kaj ridos sur unu el ili, tiam estos
por vi, kvazaù cxiuj steloj ridus. Vi havos stelojn, ki-
uj kapablas ridi!"
Kaj li denove ridis.
"Post kiam vi konsoligxos (oni cxiam konsoligxas),
vi estos kontenta, ke vi min konis. Vi cxiam estos mia
amiko. Vi deziros ridi kun mi. Kaj foje jen vi malfermos
fenestron nur pro plezuro... Kaj viaj amikoj miros vidi,
ke vi ridas rigardante la cxielon. Tiam vi diros al ili:
"Jes, la steloj cxiam ridigas min! Kaj ili opinios, ke
vi frenezas. Kaj vi pensos, ke mi faris por vi suficxe
acxan sxercon..."
Kaj li daùre ridis.
"Estos kvazaù, anstataù stelojn, mi donus al vi ama-
son da tintiletoj, kiuj kapablas ridi..."
Kaj li denove ridis. Poste li seriozigxis:
"Pri tiu nokto... sciu... Ne venu!"
"Mi ne forlasos vin!"
"Mi aspektos kvazaù sentanta doloron, kvazaù mortan-
ta. Estas tiel. Ne venu por vidi tion, ne indas..."
"Mi ne forlasos vin!"
Sed tio zorgigis lin:
"Mi diras tion al vi... ankaù pro la serpento. Nepre
necesas, ke gxi ne mordu vin!... Serpentoj ja estas mali-
caj... Ili povas mordi pro sia plezuro..."
"Mi ne forlasos vin..."
Tamen io maltrankviligis lin:
"Estas vere, ke ili ne havas plu venenon por mordi
duafoje."
Tiunokte mi ne vidis lin ekvojiri. Li forkuris sen-
brue. Kiam mi sukcesis atingi lin, li estis iranta deci-
deme per rapidaj pasxoj. Li nur diris al mi:
"Ha, vi estas cxi tie..."
Kaj li prenis mian manon. Sed li denove maltrankvi-
ligxis:
"Vi ne faras bone. Vi afliktigxos. Mi sxajnos morta
kaj tio ne estos vero..."
Mi mem silentis.
"Komprenu... Estas tro malproksime. Mi ne povas for-
porti tiun cxi korpon. Gxi estas tro peza."
Mi mem silentis.
"Sed gxi estos kiel malnova forlasita sxelo. Malno-
vaj sxeloj ne estas malgajiga afero..."
Mi mem silentis.
Li iom senkuragxigxis. Sed ankoraù strecxis siajn
fortojn:
"Nu! Estos cxarme. Ankaù mi rigardos la stelojn. Cxi-
uj steloj estos putoj kun rustika pulioj. Cxiuj steloj
versxos al mi por trinki..."
Mi mem silentis.
Estos tiel amuze! Vi havos kvincent milionojn da tin-
tiletoj, mi havos kvincent milionojn da fontoj..."
Kaj li ankaù eksilentis, cxar li ploris...
"Cxi tie. Lasu min pasxi sola!"
Kaj li sidigxis, car li timis.
Li diris ankaù:
"Vi scias... pri mia floro... mi estas respondeca.
Kaj gxi estas tiel malforta! Kaj tiel naiva! Gxi havas
nur kvar etajn dornetojn por sin defendi kontraù la mon-
do..."
Mi mem sidigxis, cxar mi ne plu povis teni min sta-
rante. Li diris:
"Do... tio esta cxio..."
Li ankoraù iom hezitis, poste levigxis. Li pasxis
unu pasxon. Mi ne kapablis movigxi.
Nur io flava fulmis apud lia maleolo. Li restis sen-
mova un momenton. Li ne kriis. Li falis malrapide, kiel
forhakita arbo. Tio ecx faris neniun bruon - pro la sa-
blo.


