XXVII
KAJ NUN, kompreneble, jam pasis ses jaroj... Mi ankorał
neniam rakontis tiun cxi historion. La kamaradoj, kiuj
revidis min, estis ja kontentaj revidi min vivanta. Mi
estis malgaja, sed mi diris al ili: "Ja pro lacigxo..."
Nun mi konsoligxis iom, verdire... ne tute. Sed mi
ja scias, ke li revenis sur nian planedon, cxar cxe ta-
gigxo mi ne retrovis lian korpon. Gxi ne estis tre peza
korpo... Kaj mi sxatas dumnokte ałskulti stelojn. Tio
estas kvazał tintus kvincent milionoj da tintiletoj...
Sed tamen io ne estas en ordo. Mi forgesis aldoni ri-
menon al la busxumo, kiun mi desegnis por la eta princo!
Li certe neniam povis ligi gxin al la sxafeto. Do, mi
demandadas min: "Kio okazis sur lia planedo? Eble la
sxafeto mangxis la floron..."
Foje mi diras al mi: "Certe ne! La eta princo enfer-
mas sian floron cxiunokte sub gxia vitra klosxo kaj li
bone vartas sian sxafeton..." Tiam mi estas felicxa.
Kaj cxiuj steloj dolcxe ridadas.
Alifoje mi diras al mi: "Oni iam estas senatenta,
kaj tio suficxas! Iuvespere li forgesis la vitran klo-
sxon, ał dumnokte la sxafeto eliris senbrue..." Tiam
cxiuj tintiletoj aliformigxas en larmojn!...
Jen estas tre granda mistero. Por vi, kiuj ankorał
amas la etan princon, same kiel por mi, nenio en la uni-
verso estas sama, se ie ajn - oni ne scias kie - sxafe-
to, kiun oni ne konas, mangxis ał ne mangxis rozon...
Rigardu la cxielon! Demandu vin: cxu, jes ał ne,
la sxafeto mangxis la floron? Kaj vi vidos, kiel tiam
cxio estas alia...
Kaj neniu grandpersono iam ajn komprenos, ke tio
tiel gravas!
Tio cxi estas por mi la plej bela
kaj la plej malgaja pejzagxo en la mondo. Gxi
estas la sama pejzagxo, kiel la antała, sed
mi desegnis gxin ankorał unu fojon, por bone
montri gxin al vi. Tie cxi la eta princo ape-
ris sur la tero... kaj malaperis.
Atente rigardu tiun pejzagxon, por esti
certaj, ke vi rekonos gxin, se vi iam voja-
gxos en Afriko, en la dezerto. Kaj, se iam
okazos al vi trapasi tie, ne rapidu - mi pe_
tas vin! - atendu iom, gxuste sub la stelo!
Se tiam infano venos al vi, se li ridos, se
li havos orkolorajn harojn, se li ne respon-
dos, kiam oni demandos lin, vi ja divenos, kiu
li estas. Tiam estu bonaj! Ne lasu min tiel
malgaja: rapide skribu al mi, ke li revenis...



