III

    Longa tempo estis al mi necesa, por kompreni,  de
kie li devenas. La eta princo, kiu metis al mi multajn
demandojn, neniam sxajnis ałdi la miajn. Estas ja vortoj
hazarde diritaj, kiuj iom post iom malkovris al mi cxion.
    Tiel, kiam la unuan fojon li
ekvidis mian aviadilon (mi ne de-
segnos mian aviadilon, cxar temas
pri desegnajxo tre malfacila por
mi), li demandis al mi:
    "Kio esta tiu cxi ajxo?"
    "Tio ne estas ajxo.  Tio flu-
gas. Tio estas aviadilo. Tio estas
mia flugmasxino."
    Kaj mi fieris sciigi lin,
ke mi flugas. Tial li ekkriis:
    "Kio? Do vi falis el la cxi-
elo?"
    "Jes," mi diris modeste.
    "Ha! Tio estas miriga!"
    Kaj la eta princo tre gracie ekridis. Mi ekkoleris,
cxar mi deziras, ke oni serioze taksu miajn malfacila-
jxojn. Poste li aldoni:
    "Tiel do, vi ankał venas de la cxielo! De kiu pla-
nedo vi estas?"
    Tuj mi ekvidis flagreton de klarigo pri la mistero
de lia cxeesto, kaj mi demandis:
    "Do, vi venas el alia planedo, cxu ne?"
    Sed li ne respondis al mi. Li trankvile kapskuetis,
rigardante mian aviadilon:
    "Estas vere, ke per cxi tio oni ne povas veni de
tre malproksime..."
    Kaj li enprofundigxis en revado, kiu longe dałris.
Poste li elposxigis mian sxafeton kaj absorbigxis en
admiradon de sia trezoreto.

    Vi imagu kiom multe scivoligis min tiu aludo pri
"aliaj planedoj". Mi do penis por pliinformigxi pri tio:
    "De kie vi venas, etulo mia? Kie estas tiu via
"cxe mi"? Kien vi volas forporti mian sxafeton?"
    Post pormedita silento li respondis:
    "La kesto, kiun vi donis al mi, ege tałgas, cxar
dumnokte gxi farigxos gxia dometo."
    "Kompreneble. Kaj, se vi estos afabla, mi donos al
vi ankał sxnuron por alligi gxin dumnokte. Kaj fosteton."
    Tiu propono sxajne sxokis la etan princon:
    "Gxin alligi? Kia stranga ideo!"
    "Sed, se vi ne alligos gxin, gxi iros cxien ajn kaj
perdigxos..."
    Kaj mia amiketo denove ekridis"
    "Sed kien do vi kredas, ke gxi iros?"
    "Ien ajn. Rekte antałen..."
    Tiam la eta princo gravmiene rimarkis:
    "Ne gravas. Cxe mi estas tiel malvaste!"
    Kaj, eble iom melankolie, li aldonis:
    "Rekte antałen, oni ne povas iri tre malproksimen..."