V

CxIUTAGE mi eksciis ion pri la plenedo, lia foriro kaj
lia vojagxo. Tio okazis tute trankvile per hazardaj ri-
markoj. Tiel la trian tagon mi ekkonis la dramon de la
baobaboj.
    Ankoraù cxi foje tio okazis dank'al la sxafeto,
cxar subite - kvazaù kaptita per grava dubo - la eta
princo min demandis:
    "Cxu vere sxafoj mangxas arbustojn?"
    "Jes. Estas vere."
    "Ha! Mi estas kontenta."
    Mi ne komprenis, kial tiel multe gravas, ke sxafoj
mangxu arbustojn. Sed la eta princo aldonis:
    "Sekve, ankoraù baobabojn ili mangxas - cxu ne?"
    Mi atentigis la etan princon, ke baobaboj ne estas
arbustoj, sed arboj grandaj kiel pregxejoj, kaj ecx se
li kunportus tutan aron da elefantoj, ili ope ne man-
gxus unu solan baobabon.
    La ideo pri elefantoj ridigis la etan princon:
    "Estus necese meti ilin unuj sur la aliajn..."

  Sed li sagxe rimarkis:
  "Antaù ol farigxi gran-
  daj, la baobaboj unue
  estas malgrandaj..."
  "Gxuste! Sed kial do viaj
  sxafoj mangxu la malgran-
  dajn baobabojn?"
  Li respondis al mi: "Nu!
  Memkompreneble!", kvazaù
  temus pri io tute eviden-
  ta.  Kaj mi devis multe
  cerbumi por kompreni
  sola tiun problemon.
  
  Kaj efektive, same kiel
sur cxiuj planedoj, bonaj kaj malbonaj herboj kreskis
sur la planedo de la eta princo.  Do: el bonaj semoj
herboj kaj el malbonaj semoj malbonaj herboj. Sed la
semoj estas nevideblaj. Ili dormas sekrete en la grun-
do, gxis unu el ili ekhavas la kapricon vekigxi.  Gxi
tiam eltirigxas kaj unue timeme direktas al la suno
ravan sendangxeran sxoson. Se gxi estas sxoso de rafano
aù roz-arbeto, oni povas lasi gxin kreski, kiel gxi
volas. Sed se temas pri malbona planto, oni devas gxin
elradikigi tuj kiam oni rekonis gxin.
  

    Nu, sur la planedo de la eta princo estis teruraj
semoj... baobaboj. La grundo de la planedo estis dan-
gxere plena de ili. Se oni tro malfrue zorgas pri bao-
baboj, oni neniam plu povas forigi gxin.  Gxi invadas
la tutan planedon. Gxi traboras gxin per siaj radikoj.
Kaj, se la planedo estas tro malgranda kaj la baobaboj
tro multaj, ili krevigas gxin...
    "Tio estas demando pri disciplino," pli poste diris
al mi la eta princo. "Kiam oni finis sian matenan tua-
letadon, oni devas zorge fari tiun de la planedo.  Oni
devas devigi sin regule eltiradi la baobabojn, tuj kiam
oni distingis ilin de roz-arbetoj, al kiuj ili multe
similas, kiam ili estas tre junaj. Tio estas tre teda,
tamen tre facila laboro."
    Kaj iun tagon li konsilis, ke mi penu fari pri tio
belan desegnajxon, por efektive enkapigi tion al la in-
fanoj de mia planedo. "Se ili iam vojagxos," li diris
al mi, "tio eble utilos al ili.  Iufoje oni povas pro-
krasti sian laboron kaj ne gravas.  Sed, se temas pri
baobaboj, cxiam okazos katastrofo. Mi konis planedon,
sur kiu logxis mallaboremulo.  Li malatentis tri
arbustojn..."
    Laù indikoj de la eta princo mi desegnis tiun pla-
nedon. Mi ne multe sxatas paroli kun moralista tono.
Sed la dangxero de la baobaboj estas tiom malmulte ko-
nata, kaj la riskoj por tiu, kiu vojeraras sur astero-
ido, tiel multe konsiderindaj, ke cxi-foje mi escepte
forlasas mian rezervigxemon. Mi diras: 
"Infanoj! Atentu la baobabojn!"
    Por averti miajn amikojn pri tiu nekonata dangxero,
kiu preskaù trafis ilin kaj min mem, mi tiom multe pri-
zorgis tiun desegon. La leciono, kiun mi donis, multe
valoris.
     
    Eble vi demandos vin: "Kial en cxi tiu libro ne
estas aliaj desegnoj tiel grandiozaj, kiel la desegno
de la baobaboj?".
    La respondo ja estas simpla:  Mi provis, sed mi ne
povis sukcesi. Kiam mi desegnis la baobabojn, mi estis
pelata de urgxosento.