IX
MI KREDAS, ke li forsxteligxis dank'al migrado de sova-
gxaj birdoj. Matene antał la foriro li bone ordigis sian
planedon. Li zorge skrapis siajn aktivajn vulkanojn.
Tiajn li posedas du. Kaj ili estis tre oportunaj por
varmigi la matenmangxon. Li posedis ankał unu estingi-
tan vulkanon. Se vulkanoj estas bone skrapitaj, ili bru-
las modere kaj regule, sen erupcio. Vulkanaj erupcioj
estas kiel kamen-bruloj. Kompreneble, sur nia Tero ni
estas multe tro malgrandaj por skrapi niajn vulkanojn.
Tial ili kałzas al ni amasojn da zorgoj.
La eta princo iom melankolie ankał elradikigis la
lastajn baobabajn sxosojn. Li pensis, ke li neniam reve-
nos. Sed dum tiu mateno cxiuj tiuj kutimaj laboroj sxaj-
nis al li ege dolcxaj. Kaj, kiam lasfoje li estis akvu-
manta kaj per gxia klosxo kovronta la floron, li eksen-
tis en si ploremon.
"Adiał" li diris al la floro.
Sed gxi ne respondis.
"Adiał," li denove diris.
La floro ektusis, sed ne pro sia malvarmumo.
"Mi estis stulta," gxi fine diris al li. Pardonu
min. Penu esti felicxa!"
La respondo sen riprocxoj vere mirigis lin. Li res-
tis senmova, tute konfuzita, tenante la levitan klosxon.
Li ne komprenis cxi tiun trankvilan dolcxecon.
"Jes, jes, mi amas vin," diris al li la floro.
"Estis mia kulpo, ke vi ne sciis pri tio. Neniel gravas.
Sed vi estas same stulta kiel mi. Penu felicxigxi...
Lasu tiun klosxon! Mi ne plu volas gxin."
"Sed la vento..."
"Mia malvarmumo ne estas tiom forta... La fresxa
nokta aero estos por mi saniga. Mi estas floro."
"Sed la bestoj..."
"Ja necesas, ke mi toleru du-tri rałpojn, se mi vo-
las koni papiliojn. Oni diras, ke ili estas tiel belaj!
Se ne, kiu do vizitos min? Vi mem estos malproksime.
Koncerne la grandajn bestojn mi nenion timas. Mi havas
miajn ungegojn."
Kaj gxi naive montris siajn kvar dornojn. Poste gxi
aldonis:
"Ne plu prokrastu. Tio min ekscitas. Vi decidis for-
iri. Foriru!"
Gxi ne volis, ke li vidu gxin plori. Tiu floro estis ti-
el fierega...


