KLARIGOJ
Nu, ĉu vi trovis ĉiujn la sekretojn ?!?
Krom tiu de la vulpo ili estas entute "16" !
![]() |
Se vi havas problemon por kompreni kelkajn vortojn, ni preparis glosaron. Oni uzis la X-kodon, ĉar ĝi estas la plej facile komprenebla (...kiam temas pri komputilo), kaj la plej facile transformebla al la ĉapeli- taj E-aj literoj. Pro tio estis facile (post 2-taga laboro) transformi ĝin en Unikodan dosieron. Ĉu vi rimarkis, ke niaj desegnaĵoj estas pli belaj ol tiuj de la verkoj en aliaj lingvoj? La bildoj tute travideblaj flugas super la verda fono. La nura lingvo kie aperas la ĉasisto (kaj ankaŭ la birdoj...). Ili estas tre fidelaj al la akvareloj de la originalo. Ĉu vi scias ke, pro la milito (kaj rezulta paper-manko), Saint-Ex devis publikigi sian verkon en Usono ?La grandajn bildojn (de la sekretoj) mi sekrete ĉerpis el belega paĝo en la rusa lingvo, kaj mi eĉ ne povas dank-mencii la aŭtoron, ĉar mi tute ne komprenas la rusan lingvon :-( Nu, se vi volas ankoraŭ finan sekreton, klaku sur tiu ĉi fono per la dekstra butono de via muso, kaj elektu "savi kiel murpapero" ! (Ambaŭ-flanke restos spacoj por viaj aĵoj!) Se vi trovas tajp-eraron en la teksto, bonvole ne faru kiel niaj (mal)amikoj spiritistaj. Ne diru "li diras sin la plej bona, tamen skribas pinco anstataŭ princon. " Trovinte eraron, bonvolu tuj sendi raporton al la tajpis- to. Se viaj rimarkoj estas samaj, kiel la originala teksto, morgaŭ ili estos korektitaj. - Multan Dankon !!!
LIGOJ: Vizitu la verkon "La Eta Princo" en aliaj lingvoj:
Ni membras en La Eta Princa Ret-Rondo.
La
Eta Princa ttt-ejo estas propraĵo de Mark Potocnjak. Ĉu vi volas aliĝi al La Eta Princo? |
|---|
| [Salti Ant-n] [Antaŭa] [Sekva] [Salti Sekvan] [Hazarda] [5 Sekvaj] [Listigi TTT-jn] |