Kopirajto © pri cxi tiu traduko cxe Sylvan Zaft
1996. Vi rajtus fari unu elektronikan kopion kaj unu paperan kopion
por via persona uzado nur se la kopioj inkluzivas tiun cxi avizon.
Vi ne rajtas enmeti tiun tradukon en iun ajn alian inter-retan
lokon. Por alia permeso, bonvolu skribi al mi. Mia adreso estas
sylvanz@aol.com.
NI JXUS HALTIS ANTAUX GRANDA DOMO kiu staris en propra terpeco.
Stal-knabo elkuris al la cxevalkapo, kaj elsaltante mi sekvis
Holmes sur la malgranda kurba gruzvojeto kiu iris domen. Kiam
ni proksimigxis, ekmalfermigxis la pordo, kaj malgranda blonda
virino staris en la pordejo, vestita per iu pala silkmuslino,
kun iometo da lanuga rozkolora ornamajxo cxe la kolo kaj manradikoj.
Sxi staris kun la figuro konturita kontraux la lumfluo, kun unu
mano cxeporde, la alia avide duonlevita, la korpo iomete kurbiga,
la kapo kaj vizagxo elstaraj; kun avidaj okuloj kaj disaj lipoj,
sxi estis staranta demando.
"Nu!" sxi ekkriis, "nu?" Kaj tiam, vidante
ke estis du el ni, sxi elmetis esperkrion kiu etigxis gxemen kiam
sxi vidis mian kunvenanton kapnei kaj sxultrolevi.
"Cxu nenia bona novajxo?"
"Nenio."
"Cxu nenio malbona?"
"Ne."
"Dank' al Dio pro tio. Sed eniru. Vi devas esti lacaj, cxar
vi travivis longan tagon."
"Mi prezentu mian amikon, D-ron Watson. Li ege utilis al
mi en pluraj miaj kazoj, kaj bonsxancas ke mi povis igi lin veni
kaj kunesplori."
"Mi tre kontentas renkonti vin," diris sxi premante
varme mian manon. "Mi certas ke vi pardonos pri io ajn kio
mankos al vi en niaj arangxoj, kiam vi pripensos la baton kiu
tiel subite trafis nin."
"Mia kara sinjorino," diris mi, "mi estas armea
veterano, kaj ecx se mi tio ne estus, mi tre bone povas vidi ke
ne necesas ia ajn pardonpeto. Se mi iel estos helppova, cxu al
vi, cxu al mia amiko cxi tie, mi ja estos kontenta."
"Nun, S-ro Sherlock Holmes," diris la sinjorino kiam
ni eniris la bone lumigitan mangxocxambron sur kies tablo trovigxis
malvarma vespermangxo, "mi volus meti al vi unu aux du malkasxajn
demandojn, al kiuj mi petas malkasxan respondon."
"Certe, sinjorino."
"Ne zorgu pri miaj sentoj. Mi estas nek histeria nek svenema.
Mi simple deziras auxdi vian veran, veran opinion."
"Pri kiu punkto?"
"En la korprofundo, cxu vi opinias ke Neville vivas?"
Sherlock Holmes sxajnis embarasigxi pro la demando. "Malkasxe,
nun!" sxi rediris, starante sur la tapisxeto kaj akre rigardante
malsupren al li dum li klinsidis sur korbo-segxo.
"Malkasxe do, sinjorino, mi ne tion opinias."
"Cxu vi opinias ke li mortis?"
"Jes."
"Cxu murdita?"
"Ne tion mi diras. Eble."
"Kaj je kiu tago li trafis sian morton?"
"Je lundo."
"Do eble, S-ro Holmes, vi bonvolus klarigi kiel eblas ke
mi ricevis leteron de li hodiaux."
Sherlock Holmes eksaltis de la segxo kiel galvanizita.
"Kion?" li mugxis.
"Jes, hodiaux." Sxi staris ridetante, levante folieton
en la aero.
"Cxu mi rajtas vidi?"
"Certe."
Li avide ekkaptis gxin, kaj surtable glatigante gxin, li proksimigis
la lampon al si kaj ekzamenis la leteron plej atente. Ankaux mi,
ekstarinte de sur mia segxo, okulis super liaj sxultroj. La koverto
estis tre kruda kaj stampita per Gravesend-posxtstampo kaj la
dato de tiu sama tago, aux, pli gxuste de la antauxtago tial,
ke noktomezo pasis jam delonge.
"Kruda skribo," murmuris Holmes. "Certe, sinjorino,
tio ne estas la skribo de via edzo."
"Ne, sed la enhavo estas."
"Mi ekvidas ke kiu ajn adresis la koverton devis iri demandi
pri la adreso."
"Kiel vi povas ekscii tion?
"La nomo, vi vidas, estas en perfekte nigra inko kiu sekigxis.
La cetero havas grizecan koloron, kiu montras ke oni uzis sorbpaperon.
Se oni samtempe skribus cxion kaj poste sorbigus, nigregus nenio.
Tiu viro skribis la nomon, kaj poste pauxzis antaux ol li skribis
la adreson, kio nur povas signifi ke li ne bone konis gxin. Tio
estas evidente bagatelo, sed nenio tiel gravas kiel bagateloj.
Ni nun vidu la leteron. Ho! Estis objekto cxi tie!"
"Jes, estis cxi tiu ringo. Lia sigelringo."
"Kaj vi certas ke tio estas en la skribstilo de via edzo?"
"En unu el liaj skribmanieroj."
"Unu, kion
?"
"Lia skribado kiam li rapidis. Tre malsamas de lia kutima
skribmaniero, kaj tamen mi bone konas gxin."
"Kara, ne timu. Cxio finigxos bone. Estas erarego kies rebonigo
postulos iom da tempo. Atendu pacience. - Neville.
"Skribita per krajono sur blanka pagxo de libro, oktava formato,
neniu akvomarko. Hm! Posxtita hodiaux en Gravesend de viro kun
malpura dikfingro. Ho! Kaj la klapon leksigelis homo kiu, se mi
ne eraras, antauxe macxis tabakon. Cxu vi tute ne dubas ke tio
estas la skribo de via edzo, sinjorino?"
"Neniel. Neville skribis tiujn vortojn."
"Kaj oni posxtis ilin hodiaux en Gravesend. Nu, S-ino St.
Clair, la nuboj maldikigxas, kvankam mi ne kuragxus diri ke la
dangxero cxesis."
"Sed li certe vivas, S-ro Holmes."
"Krom se tio estas lerta falsajxo por misdirekti nin. La
ringo, post cxio, pruvas nenion. Oni povis forpreni gxin de li."
"Ne, ne; tio estas, tio estas lia propra skribado."
"Tre bone. Tamen, eblas ke li skribis gxin lundon kaj ke
oni posxtis gxin nur hodiaux!"
"Eblas."
"Se tiel, multo povis okazi intertempe."
"Ho, ne senkuragxigu min, S-ro Holmes. Mi scias ke cxio estas
en ordo cxe li. Estas tiel akuta kunsento inter ni, ke mi scius
se io ege malbona okazus al li. La saman tagon kiam mi laste vidis
lin, li trancxvundis sin en la dormocxambro, kaj malgraux tio,
ke mi estis en la mangxocxambro, mi tuj rapidis supren kun la
plej certa scio ke io okazis. Cxu vi pensas ke mi povus respondi
al tia bagatelo kaj ankoraux ne scii pri lia morto?"
"Nu, post cxio, kion mi spertis, mi akceptas ke virina impreso
povas valori pli ol la konkludo de analiza rezonanto. Kaj en tiu
letero vi certe havas tre fortan ateston por subteni vian opinion.
Tamen, se via edzo vivas kaj povas skribi leterojn, kial li restas
for de vi?"
"Mi ne povas imagi. Tio estas neimagebla."
"Kaj lundon, cxu li faris nenian rimarkon antaux ol foriri?"
"Ne."
"Kaj cxu vin surprizis vidi lin en Swandam-strateto?"
"Ege."
"Cxu la fenestro estis malfermita?"
Jes."
"Cxu li do povis krii al vi?"
"Li povis."
"Cxu li nur, kiel mi komprenas, eljxetis sensencan krion?"
"Jes."
"Cxu ekkrion por helpo, viaopinie?"
"Jes. Li mansvingis."
"Sed tio povis esti krio pro surprizo. Cxu konsterno pri
via neatendata apero eble igis lin eklevi la manojn?"
"Eblas."
"Kaj cxu vi pensis ke oni detiris lin?"
"Li malaperis tiom subite."
"Eble li malantauxen saltis. Cxu vi vidis neniun alian en
la cxambro?"
"Ne, sed tiu terura viro konfesis ke li estis tie, kaj la
hindo estis cxe la piedo de la sxtuparo."
"Jes, ja. Cxu via edzo, laux tio kion vi povis vidi, surhavis
la kutimajn vestojn?"
"Jes, sed sen kolumo aux kravato. Mi klare vidis lian nudan
gorgxon."
"Cxu li iam ajn parolis pri Swandam-strateto?"
"Neniam."
"Cxu li iam ajn montris signojn ke li prenis opion?"
"Neniam."
"Dankon, S-ino St. Clair. Tiuj estas la cxefaj punktoj pri
kiuj mi volis havi tute klaran ideon. Ni nun havu malgrandan noktmangxon
kaj poste enlitigxu, cxar ni eble havos tre plenan tagon morgaux."
Grandan kaj komfortan dulitan cxambron sxi disponigis al ni, kaj
mi baldaux kusxis inter la littukoj, cxar mi lacegis post la aventurricxa
nokto. Sherlock Holmes estis tia viro, tamen, kiu senripoze pluiras
tagojn, ecx semajnon, kiam li havas enmense nesolvitan problemon,
turnante gxin, reordigante la faktojn, rigardante gxin el cxiu
vidpunkto gxis li aux ekkomprenas aux konvinkas sin ke la donitajxoj
nesuficxas. Baldaux evidentis al mi ke li preparigxas por tutnokta
sidado. Li demetis sian jakon kaj vesxton, surmetis grandan bluan
cxambrorobon, kaj poste vagis tie kaj tie amasigante kapkusenojn
de sia lito kaj kusenojn de la sofo kaj segxoj. Kun tiuj li konstruis
specon de orienta divano sur kiu li eksidis krurkruce, kun, antaux
si, unco da forta marista tabako kaj skatolo da alumetoj.
Per
la malforta lamp-lumo mi vidis lin sidantan tie, kun malnova erika
pipo inter la lipoj, la okuloj fiksitaj al la angulo de la plafono,
la blua fumo volvigxanta supren, silentan, senmovan, kun la lumo
sur liaj fortaj aglaj trajtoj. Tiel li sidis dum mi endormigxis,
kaj tiel li sidis kiam subita ekkrio vekis min, kaj mi konstatis
ke la somera suno brilas en la apartamenton. La pipo plu estis
inter la lipoj, la fumo plu volvigxis supren, kaj la cxambron
plenigis densa tabaka nebuleto, sed el la amaseto da forta marista
tabako kiun mi vidis la antauxan nokton restis plu nenio.
"Cxu vi vekigxis, Watson?" li demandis.
"Jes."
"Cxu preta por matena veturo?"
"Certe."
"Do, vestu vin. Neniu movetas gxis nun, sed mi scias kie
la stalknabo dormas, kaj ni baldaux eksterigos la kariolon."
Li gorgxridis al si kiam li parolis, liaj okuloj stelbrilis, kaj
li sxajnis malsama viro kompare kun la malgaja pensanto de la
antauxa nokto.
Dum mi vestis min mi ekrigardis mian posxhorlogxon. Ne surprizis
ke neniu movetis. Estis la kvara kaj dudekkvin. Mi apenaux finis
kiam Holmes reiris kun la novajxo ke la knabo nun jungas la cxevalon.
"Mi volas provi etan teorion mian," li diris, surtirante
la botojn. "Mi opinias, Watson, ke vi nun staras apud unu
el la plej absolutaj stultuloj en Euxropo. Mi meritas ke oni piedfrapu
min de cxi tie gxis Charing Cross. Sed mi pensas ke mi nun posedas
la sxlosilon pri la kazo."
"Kaj kie gxi estas?" mi demandis, ridetante.
"En la bancxambro," li respondis. "Ho, jes, mi
ne sxercas," li dauxrigis, vidante mian mienon de nekredo.
"Mi jxus estis tie, kaj mi elprenis gxin, kaj mi havas gxin
en cxi tiu Gladstone-valizo. Venu, mia knab', kaj ni vidu cxu
gxi tauxgas por la seruro."
Ni iris malsupren kiel eble plej senbrue, kaj eksteren en la brila
matena sunlumo. Sur la vojo staris niaj cxevalo kaj kariolo kun
la duonvestita stalknabo atendanta cxe la kapo. Ni ambaux ensaltis
kaj for ni rapidis sur la vojo Londonen. Malmultaj kamparaj cxaroj
movigxis, portantaj legomojn al la urbego, sed la vicoj de domoj
ambauxflanke estis tiel silentaj kaj senvivaj kiel en songxa urbo.
"Estis kelkrilate unika kazo," diris Holmes, vipe igante
la cxevalon galopi. "Mi konfesas ke mi estis blinda kiel
talpo, sed pli bone lerni sagxon malfrue ol neniam."
Enurbe la plej fruaj vekigxantoj jxus dormeme komencis elrigardi
el siaj fenestroj dum ni veturis sur la stratoj de la Surrey-flanko.
Irante sur la Waterloo-Bridge-vojo, ni transiris la riveron, kaj,
rapidante supren sur Wellington-strato, dekstren iris kaj trovis
nin en Bow-strato. La polico bone konis Sherlock Holmes, kaj la
du policistoj cxeporde salutis lin. Unu el tiuj tenis la kapon
de la cxevalo dum la alia enkondukis nin.
"Kiu dejxoras?" demandis Holmes.
"Inspektisto Bradstreet, sinjoro."
"Ho, Bradstreet, kiel vi fartas?" Alta dika oficisto
jam venis rekte al ni tra la koridoro platsxtona, surhavante kepon
kaj jakon kun pasamentaj butonoj. "Mi dezirus mallonge paroli
kun vi, Bradstreet."
"Certe, S-ro Holmes. Enpasxu mian oficejon cxi tie."
Estis eta oficeja cxambro simila al oficejo kun granda registrolibro
sur la tablo, kaj telefono elstaranta el la muro. La inspektisto
eksidis cxe sia skribtablo.
"Kion mi povas fari por vi, S-ro Holmes?"
"Mi venas cxi tien pri la almozulo, Boone-tiu kiun oni akuzas
koncerne pri la malapero de S-ro Neville St. Clair, el Lee."
"Jes. Oni alportis lin cxi tien kaj enkarcerigis lin por
plua enketado."
"Tion mi auxdis. Cxu vi havas lin cxi tie?"
"En cxelo."
"Cxu li estas kvieta?"
"Ho, li donas al ni neniun gxenon. Tamen li estas malpura
kanajlo."
"Malpura?"
"Jes, lavi la manojn estas cxio, kion li konsentas fari,
kaj lia vizagx' estas tiel nigra kiel tiu de potriparisto. Nu,
kiam oni finos lian kazon, li spertos regulan malliberejan banon;
kaj mi pensas ke se vi vidos lin, vi samopinios kun mi ke li bezonas
gxin."
"Mi tre multe dezirus vidi lin."
"Cxu vere? Ni facile tion arangxos. Venu kun mi laux tiu
direkto. Vi povas lasi vian valizon."
"Ne, mi preferas kunporti gxin."
"Tre bone. Sekvu min, bonvolu." Li kondukis nin en koridoro,
malfermis riglitan pordon, pasis malsupren per spirala sxtuparo,
kaj gvidis nin al kalkblanka koridoro kie vicoj da pordoj ambauxflankis.
"La tria dekstre estas la lia," diris la inspektisto.
"Jen gxi!" Li senbrue ekmovis panelon en la supra parto
de la pordo kaj trarigardis.
"Li dormas," li diris. "Vi povas vidi lin tre bone."
Ni ambaux metis la okulojn al la krado. La malliberulo kusxis
kun la vizagxo al ni, en tre profunda dormo, spirante malrapide
kaj peze. Li estis mezalta viro, vestita malelegante kiel tauxgas
al lia okupo, kun kolora cxemizo elstaranta tra sxiro en la cxifona
mantelo. Li estis, kiel la inspektisto diris, ege malpura, sed
la malpurajxo kiu kovris la vizagxon ne povis kasxi gxian forpusxan
malbelecon. Largxa batstrio de malnova cikatro trairis de okulo
al mentono, kaj per gxia kuntiro suprenturnis unu flankon de la
supra lipo tiel, ke tri dentoj montrigxis en cxiama kolera grimaco.
Amaso de tre rugxa hararo kreskis malalte super la okuloj kaj
la frunto.
"Bela ulo, cxu ne?" diris la inspektisto.
"Li certe bezonas lavon," rimarkis Holmes. "Mi
supozis ke tiel estos, kaj mi prenis la liberecon alporti la ilojn."
Li malfermis la Gladstone-valizon dum li parolis, kaj elprenis,
je mia miro, tre grandan lavspongon.
"Haha! Vi estas komikulo," gorgxridis la inspektisto.
"Nun, se vi bonvole malfermos tiun pordon tre senbrue, ni
baldaux havigos al li pli respektindan aspekton."
"Nu, kial ne?" diris la inspektisto. "Li ne bonaspektas
por la reputacio de la cxeloj de Bow-strato, cxu?" Li glitigis
sian sxlosilon en la seruron, kaj ni cxiuj tute senbrue eniris
la cxelon. La dormanto duonturnis sin kaj poste refalis en profundan
dormon. Holmes klinis sin al la akvokrucxo, malsekigis la spongon,
kaj dufoje per gxi energie tutfrotis la vizagxon de la karcerulo.
"Mi prezentu al vi," li lauxtvocxis, "S-ron Neville
St. Clair, el Lee, en la Kenta graflando."
Neniam en mia vivo mi vidis ion similan. La vizagxo de la viro
sensxeligxis subsponge kiel arbsxelo. For estis la kruda bruna
koloreto! For ankaux la terura cikatro kiu antauxe trakudris gxin,
kaj la tordita lipo kiu donis forpusxan rikanon al la vizagxo!
Ektireto forportis la fusxplektitan rugxhararon, kaj jen, side
sur la lito aperis pala malgajvizagxa rafinit-aspekta viro, nigrahara,
glathauxta, kiu frotis al si la okulojn kaj cxirkauxrigardis kun
dorma konfuzigxo. Tiam vidante sin malkasxita, li akre kriegis
kaj kasxis sian vizagxon en la kapkusenon.
"Sanktan Cxielon!" kriis la inspektisto, "jen vere
estas la mankanta viro. Mi rekonas lin el la foto."
La malliberulo turnis sin kun la mieno de viro elrevigita kaj
donanta sin al sia sorto. "Nu, tiel estu," diris li.
"Kaj, mi petas, pri kio oni akuzas min?"
"Pri la forigo de S-ro Neville St. -- Ho, ne, neniu povus
akuzi vin pri tio, krom se oni kunmetus kazon pri provo memmortigi,"
diris la inspektisto kun largxa rideto. "Nu, mi estas dudek
sep jarojn en la polico, sed cxi tiu afero vere gajnas la premion."
"Se mi estas S-ro Neville St. Clair, evidentas ke neniu faris
krimon. Oni do kontrauxlegxe detenas min."
"Neniu krimo farigxis, sed tre granda eraro," diris
Holmes. "Vi pli sagxe agus fidante vian edzinon."
"Ne pro la edzino; pro la infanoj," gxemis la encxelulo.
"Dio helpu min, ili ne hontu pri sia patro. Mia Di'! Kia
malkovro! Kion mi faru?"
Sherlock Holmes sidigxis apud li sur la kusxejon kaj bonkore manpremis
lian sxultron.
"Se vi lasus al jugxejo la taskon klarigi la aferon,"
li diris, "vi apenaux povus eviti publikan scion; tio estas
memkompreneble. Sed, se vi konvinkos la policajn instancojn ke
ili povas fari nenion kontraux vi, mi ne scias kial la detaloj
trovus vojon en la jxurnalojn. Inspektisto Bradstreet, mi estas
certa, faros notojn pri cxio kion vi diros al ni kaj donos ilin
al la tauxgaj instancoj. La kazo do neniam iros en la jugxejon."
"Dio benu vin!" pasie ekkriis la malliberulo. "Mi
suferus enkarcerigxon, ja, ecx ekzekuton, prefere ol lasi mian
mizeran sekreton igxi familia makulo cxe miaj infanoj.
"Vi estas la unuaj kiuj auxdos mian historion. Mia patro
estis instruisto en Chesterfield, kie mi ricevis bonegan edukon.
Mi vojagxis multe kiam juna, teatris aktore, kaj fine farigxis
raportisto por vespera jxurnalo en Londono. Iutage mia redaktisto
volis havi serion da artikoloj pri almozpetado en la urbego,
kaj mi min proponis por havigi ilin. Jen la punkto kie cxiuj miaj
aventuroj komencigxis. Mi povis akiri la faktojn sur kiuj mi bazos
miajn artikolojn nur provante almozpeti kiel nespertulo. Kiam
mi estis aktoro mi kompreneble lernis cxiujn sekretojn por alpreni
iun ajn aspekton, kaj mi estis fama pro mia lerto tiurilate. Mi
profitis de mia scio. Mi sxminkis la vizagxon, kaj, por farigxi
kiel eble plej kompatinda mi faris bonan cikatron kaj fiksis unu
flankon de mia lipo en tordo per peceto de hauxtkolora plastro.
Poste kun rugxhararo kaj tauxgaj vestoj, mi prenis mian lokon
en la aferista parto de la urbo, sxajne kiel vendisto de alumetoj
sed vere por almozi. Dum sep horoj mi laboradis je la metio, kaj
kiam mi revenis hejmen vespere, mi mire konstatis ke mi ricevis
ne malpli ol 26 sxilingojn 4 pencojn.
"Mi verkis miajn artikolojn kaj ne multe pensis pri la afero,
gxis, post iu tempo, mi garantiis sxuldon de amiko kaj oni prezentis
al mi legxmandaton por 25 pundoj. Mi tute ne sciis kiel akiri
la monon kiam ideo ekfulmis. Mi petis du pluajn semajnojn de la
kreditoro kaj ferion de miaj estroj, kaj pasigis la tempon almozpetante
en la financa kvartalo sxangxinte mian aspekton. Post dek tagoj
mi havis la monon, kaj la sxuldon mi pagis.
"Nu, vi povas imagi kiel malfacile estis refiksigxi al peniga
laborado por nur po du pundoj semajne dum mi sciis ke mi povos
gajni tiom cxiutage sxminkante la vizagxon, metante surtere mian
cxapon, kaj sidante senmove. Estis longa batalo inter mia fiero
kaj la mono, sed finfine la mono venkis, kaj mi forlasis jxurnalismon
por sidadi tagon post tago en la angulo kiun mi unue elektis,
inspirante kompaton pro mia acxega vizagxo kaj plenigante miajn
posxojn per kupraj moneroj. Nur unu viro sciis mian sekreton.
Li estris krudan ejon kie mi antauxe logxis en Swandam-strateto,
kie cxiumatene mi povis eliri kiel malpurega almozpetanto kaj
vespere aliigi min al bonvesta viro de la urbo. Tiun ulon, hindan
veteranon, mi multe pagis por povi uzi cxambraron kaj scii ke
mia sekreto estos sekura.
"Nu, tre baldaux mi konstatis ke mi sxparas grandajn sumojn
da mono. Mi ne diras ke iu ajn almozulo en la stratoj de Londono
povus enspezi jare po 700 pundojn-kio estas malpli ol miaj mezaj
enspezoj-sed mi havis apartan superecon en mia povo transformi
mian aspekton, kaj ankaux en facileco de vigla respondo kiu plibonigxis
pro praktikado kaj faris min bone konata originalulo en la financa
urboparto. La tutan tagon fluo da pencoj, kaj jen kaj jen ankaux
argxentaj moneroj, versxigxis al mi, kaj estis tre malbona tago
kiam mi ne ricevis du pundojn.
"Dum mi ricxigxis mi aspiris pli alten, prenis domon en la
kamparo, kaj fine edzigxis. Mi agis tiel ke neniu suspektu pri
mia reala okupo. Mia kara edzino sciis ke mi havas aferon en la
financa kvartalo. Sxi ne sciis kian.
"Lastan lundon post la labortago mi ankoraux ne finis vesti
min en mia cxambro super la opiejo kiam mi ekrigardis trafenestre
kaj vidis je mia konsterno kaj miro ke mia edzino staras surstrate
kun la okuloj plene fiksitaj al mi. Mi ekkriis surprize, suprenjxetis
miajn brakojn por kasxi la vizagxon, kaj rapidante al mia konfidenculo,
la hindo, petegis ke li lasu neniun alsupri al mi. Mi auxdis sxian
vocxon desube sed mi sciis ke sxi ne povos veni supren. Mi tuj
forjxetis miajn vestojn, kovris min per tiuj de almozulo, kune
kun miaj kolorajxoj kaj peruko. Ecx edzinaj okuloj ne povis trai
tiel kompletan aliigxon. Sed tiam enmensigxis ke oni eble sercxos
la cxambron, kaj ke la vestoj povos perfidi min. Mi ekmalfermis
la fenestron, pro mia subita ago ree malfermante trancxvundon
kiun mi matene faris en la dormocxambro. Tiam mi ekkaptis mian
jakon, kiu estis pezigita pro la kupraj moneroj kiujn mi jxus
transmetis en gxin el la leda saketo en kiu mi portis miajn enspezojn.
Mi jxetis gxin, kaj gxi malaperis en Tamizon. La aliaj vestoj
devis sekvi, sed tiumomente auxdigxis kurego de policistoj supren,
kaj post kelkaj minutoj mi trovis, iom, mi devas konfesi, senstrecxigxe,
ke anstataux rekoni min kiel S-ron Neville St. Clair, oni arestis
min pro lia murdo.
"Mi ne scias cxu estas io ajn alia por klarigi. Mi firme
decidis gardi mian aliigxon tiel longe kiel eble; tial mia prefero
por malpura vizagxo. Sciante ke mia edzino estos ege maltrankvile,
mi deprenis mian ringon kaj konfidis gxin al la hindo kiam neniu
policisto min rigardis, kune kun rapida skribajxo, diranta al
sxi ke sxi havas neniun kialon por timi."
"Tiu noto nur atingis sxin hieraux," diris Holmes.
"Bona Dio! Kian semajnon sxi devis pasigi!"
"La polico observadis tiun hindon," diris Inspektisto
Bradstreet, "kaj mi povas facile imagi ke por li estis malfacile
posxti leteron neobservate. Probable li enmanigis gxin al iu sia
marista kliento kiu tute forgesis pri gxi dum kelkaj tagoj."
"Jes ja," diris Holmes, kapjese aprobante. "Mi
ne havas dubon pri tio. Sed cxu oni neniam ajn procesis kontraux
vi pro almozado?"
"Multfoje, sed kio estis monpuno al mi?"
"Tio devas cxesi nun, tamen," diris Bradstreet. "Se
la polico prisilentos tiun aferon, devos esti nenio plu pri Hugh
Boone."
"Mi jam jxuris tion per la plej solenaj jxuroj kiujn homo
povas fari."
"Tiuokaze mi pensas ke probable ni faros nenion plu pri la
afero. Sed se ni trovos vin denove, tiam cxio publikigxos. Mi
estas certa, S-ro Holmes, ke ni multe sxuldas al vi pro la klarigo
de la afero. Mi dezirus scii kiel vi atingis viajn konkludojn."
"Mi atingis tiujn," diris mia amiko, "per sidado sur kvin kusenoj, konsumante uncon da forta marista tabako. Mi pensas, Watson, ke se ni veturos al Baker-strato ni alvenos tien gxustahore por matenmangxi."